*** Neniu estas permesita por uzi ĉiujn fotojn sen kontakto kun administranto. ***

Kaligrafio aŭ skribarto.

( Sub la permeso de administranto de kaligrafia ekspozicio mi fotis interesajn kaligrafiojn).

Tiu ĉi ekspozicio okazis en aprilo de 2012, ĉe la urbo Hukuoka-ŝi (japana; Fukuoka-shi).
Multaj amantoj kaj instruistoj de kaligrafio montris siajn skribaĵojn kiuj estas skribitaj per ĉefe molaj kanaoj.

Japana artnomo: Ŝodou (Ŝodoo").

Pri kaligrafio vi povas viziti sekvan ttt-ejon,
vi povos kompreni pli detalan klarigon
pri Kaligrafio kaj Skribarto (Ŝodou, Ŝodoo, Ŝodo aŭ japana "Syodo^, Syodo")
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Kaligrafio


Mi la resumon de kaligrafio prezentas al vi.
---
"Ŝodou" (japana "ŝo" = "kaku (espereanta "skribi")"; aŭ "kakareta-mono (esperanta; skribitaĵo)");
ĝi estas esperanta "kaligrafio",
kaj japana "dou = doo" signifas esperanta "vojo") estas tre populara skribarto de japanoj.

En elementa lernejo ĉiuj lernantoj lernas skribarto (japana; "Ŝodou"). Kaj en la loĝkvaltaro maturaj homoj instruas geknabojn pri skribo per tuĉo (ĉina inko).

Ofte okazas konkurso de kaligrafio. Kaj lernantoj ricevas diplomon de skrib-nivelo per la nomo de "japana; "dan" samkiel la kvalifiko de sporto "ĵuudou" (japana; Jyudoo).

En japana skribformo ekzistas ĉefe 3 specoj;
(1) "hiragana = hirakana" = mola kanao,
(2) "katakana" = malmola kanao,
(3) "kanĵi" = ĉindevena aŭ japaneska ideogramo.

Pri "kana" vi povas legi en suba ttt-ejo:
http://www.realkana.com/

Japanoj kutime skribas ĉinstilan ideogramon per la formo "kaiŝo (japana; kaisho)" por subskribo.
(Japana "kai" signifas rigidecon (aŭ malmolecon), kaj "ŝo" signifas esperate "skribo"-n).
Pri japana "kaisho" vi povas vidi en suba ttt-ejo; http://calligraphernao.wordpress.com/tag/kaisho/

Japanoj malofte skribas duonmolan ideogramon kiun oni nomis "gjouŝo (japana "gyosho");
(Japana "gjou = gjoo" signifas esperante "fluanta"-n,
kaj "ŝo" signifas esperate "skribo"-n).
Pri japana "gyosho" vi povas vidi en suba ttt-ejo; http://calligraphernao.wordpress.com/tag/gyosho/

Alie japanoj tute malofte skribas molegan ideogramon kiun oni nomis "souŝo"-n,
(Japana "sou = soo" signifas esperante "multe fluanta"-n,
kaj "ŝo" signifas esperate "skribo"-n).

Pri "gyosho"(esperanta gjouŝo) vi povas vidi en suba ttt-ejo; http://calligraphernao.wordpress.com/tag/sosho/

En la ekspozicio de kaligrafio kutime troviĝas floraranĝoj,
kiuj estas kutime modestaj aŭ simplaj.

***********************************************************

La organizanto estas "Ŝunkou-Ŝodou-kai".
(Japana "ŝunkou" signifas esperante "printempa lumo"-n
kaj "-kai" signifas esperante grupon.)
Tagoj de ekspozicio estis 2012 / aprilo / 13-14-15.
La nombro de ekspoziciantoj estas 86;
multaj el kiuj estas virinoj.

***********************************************************





Renovigo : 2012-07-05
Administranto :
Esperanto-Kultivejo Sue.