アクセスカウンター

La Esperanta Interparola Kurso "Linguaphone" (Valoraj heredaĵoj en Esperantujo).

Lingvafono ( voĉo kaj bildo ) aŭ ( voĉo kaj teksto ) aŭ ( voĉo kaj interparolo ).

Ni devas ĝui ĉi tiun frukton post granda laboro de pioniroj en Esperantujo.
Japanaj esperantistoj revivigis voĉon el malnovaj diskoj, bildojn kaj tekstojn el tekstlibroj.


*** Neniu estas permesita disdoni ĉiujn datumojn sen kontakto kun administranto. ***
*** Neniu povas uzi ĉi kurson por profito iel ajn. ***

Okaze de mia privata esperanta biblioteko por rezervi esperantaĵojn de forpasintoj en nia provinco Kjuuŝuu,
mi ricevis malnovajn diskojn de "Linguaphone" el Esperanta Societo de Kita-kjuuŝuu (s-ro KATOU Teruo (KATO Teruo)).
Mi forte deziris aŭskulti la voĉon el diskoj.
S-ro ŜOUĴI Tokio elprenis la voĉon el diskoj, kaj per la formo MP3 surregistris ĝin sur kompakto-disko.
S-ro HUKUMOTO Hirocugu kopiis kaj korektis preserarojn de la tekstlibroj por la formo PDF,
kaj la tekstlibrojn posedas JEI (Japana Esperanto-Instituto).
Finfine mi ĝoje kaj danke ricevis tute kompletigitajn rikoltojn.
Tial mi prove registras ĝin sur interreto por Esperantujo.


Bedaŭrinde restas kelkaj nebonaj sonoj pro la kadukiĝo de diskoj,
tial vi povas aŭdi senklare la voĉon.
Sed vi kun multe da interso povos ĝui tiun ĉi arkivon.

*** (2010-02-16) "Linguaphone Customer Services" atestis, ke kopirajto ne plu validas. ***
(La diskoj estis produktitaj en 1925).

2011, Decembro, 05 : Esperanto-Kultivejo Sue