*** Neniu estas permesita por uzi ĉiujn pentraĵojn sen kontakto kun administranto. ***

Malgrandaj pentraĵoj pri tuĉbildoj (2014-01).
( Pentristo : HAŜIGUĈI Ŝigejuki de Esperanto-Kultivejo Sue ).

Ĝis antaŭ dek jaroj mi pentris tuĉbildojn anstataŭ novjarajn salutkartojn.
Por pentri unu bildon mi bezonas ĉirkaŭ 30 minutojn.
La plej multe da nombro estis pi ol 30 ĉiujare, tial ĝi estis sufiĉe laciga laboro por mi.
Lastatempe kelkaj konatoj demandis al mi, ĉu mi ne pentras tuĉbildon ?
Mi decidis rekomenci pentri tuĉbildojn.
La papero estas iom dika kaj malgranda (japana; ŝou-ŝikiŝi).
Por linioj kaj punktoj mi uzis sekigitan fragmiton kiel penikon. Por la ombrumo mi uzis penikon kutiman.
Okaze de ĉi-jara komenco (2014a) mi pentris tiujn bildojn por konatoj, kaj prezentis ĝin sur interreto.

Mi atendas kontakton de alilandaj esperantistoj kiuj ŝatas tuĉbildon.


Renovigo : 2014-02-28.
Administranto :
Esperanto-Kultivejo Sue
エスペラント伝習所須恵.